Kategorio-Diskuto:Katedraloj laŭ landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Katedralo" kutime kaj ankaŭ ĉi-tie kompreniĝas specifa speco de granda kristana preĝejo. Tial ne logikas, ke la kategorio kaj ĉiuj landaj subkategorioj estas rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj", kaj kategorio "preĝejoj laŭ landoj" kun ĉiuj landaj subkategorioj (laŭ enhavo de tiuj kategorioj la titoloj devus esti "kristanaj preĝejoj" aŭ "kirkoj", ĉar kompreneble moskeoj, sinagogoj kaj aliaj temploj ankaŭ estas preĝejoj) paralele estas alia rekta parto de kategorio "religiaj konstruaĵoj".

Mi proponas unue renomigi la nunajn kategoriojn "preĝejoj..." al "kirkoj..." (ĉar "kristanaj preĝejoj..." tro longas, kaj la kompareblaj kategorioj pri preĝejoj de la aliaj grandaj unudiaj religiloj ankaŭ nomiĝas "moskeoj..." kaj "sinagogoj...", ne "islamaj preĝejoj..." kaj "judaj preĝejoj..."). En sekva dua paŝo mi proponus meti ĉiujn kategoriojn "katedraloj..." en la pli grandajn kategoriojn "kirkoj...", kaj nur la kategorioj "kirkoj..." rekte membru en la ankoraŭ pli grandaj kategorioj "religiaj konstruaĵoj...".

ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)

Parenteze: Rekomendindus ankaŭ disigi la paĝojn de kategorio "bazilikoj" al "bazilikoj en [landnomo]", kaj ankaŭ ilin subigi al la koncernaj kategorioj "kirkoj en [landnomo]". Ankaŭ bazilikoj nur estas specifa speco de granda kristana preĝejo. ThomasPusch (diskuto) 23:13, 20 Jan. 2014 (UTC)