Kategorio-Diskuto:Kategorioj pri Francio laŭ urboj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dima41 proponas tujforigon de tiu-ĉi kategorio. Lia argumento: Ne eblas pruvi apartenecon de urbo al sola etno aŭ lingvo. Tamen la kategorio, ĉu oni persone ŝatas tian specifan kategoriigon aŭ ne, havas sencon kaj ekzistas en pluraj aliaj branĉoj de vikipedio. Subkategorio nomatas "Naskiĝintoj laŭ urbo en Francio‎", ne "francaj naskiĝintoj laŭ urbo". Tia vortumo ne estas aparte konciza, sed senerara, komparebla al la kategoriaj nomoj en alilingvaj vikipediaj branĉoj kaj neriproĉebla per la argumento de Dima41. Mi do laŭ la citita modelo alinomigas tiun-ĉi kategorion al "Kategorioj laŭ urbo en Francio". ThomasPusch (diskuto) 22:30, 4 Dec. 2014 (UTC)

PS: Post iom da konsidero ŝajnas al mi, ke la alternativa vortumo "Kategorioj en Francio laŭ urbo", ankaŭ uzata en iuj subkategorioj, sonas ankoraŭ malpli strange. Mi do revizias mian juĝon kaj ŝanĝas al tiu nova kategorionomo. Cetere kompreneble la baza laboro ne estas realigi kategorionomon, sed ŝovi ĉiujn ekzistantajn kategoriojn tien. Aparte tial sencas, ke kategorioj uzataj ne simple senkomente forfalu, sed havu laŭeble unuecajn nomojn kaj sekvu neriproĉeblajn nomajn principojn. ThomasPusch (diskuto) 22:36, 4 Dec. 2014 (UTC)
PPS: Aŭ ... lingve ankoraŭ pli klare por la tegmenta kategorio "Kategorioj pri Francio laŭ urbo", sed por ĉiuj subaj "... en Francio laŭ urbo". ThomasPusch (diskuto) 22:42, 4 Dec. 2014 (UTC)