Kategorio-Diskuto:Kirkoj en Hungario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi kategorio "preĝejoj en Hungario" ne sufiĉas, kaj preskaŭ malplenas: Kial ĝi ne sekvas la metodon de kirkoj? --Crosstor (diskuto) 13:09, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

La ĝenerala diskuteja diskuto pri uzo aŭ ne-uzo de la vorto "kirko", kiun mi nur unufoje partoprenetis, ĉar tiam mi tre malmulte aktivis vikipedie kaj ne antaŭe vidis ĝin, finiĝis post mia klarigo antaŭ monato. Mi komprenas ke ne estas konsento malpermesi en vikipedio la vortojn "kirko", "moskeo" kaj "sinagogo", anstataŭante ilin per "kristana preĝejo", "islama preĝejo" kaj "juda preĝejo", aŭ eble "kristana templo", "islama templo" kaj "juda templo". Do ne estas senco plu ŝanĝeti kategoriojn de vorto "kirko" al "kristana preĝejo", tiel ke parto de la artikoloj ordigatas laŭ unu nomo kaj alia parto laŭ la alia. La kategoria sistemo, kiel ĉiuj scias, estas por ordigo, ne por konfuzigo, do necesas ke estu nur po unu kategorionomo laŭ temo, ne multaj laŭ persona plaĉo. Plej sencas remeti la 25 laŭ persona plaĉo ŝovitajn tekstojn de memkreita sed ne plenigita kategorio "Kristanaj preĝejoj en Hungario" al la antaŭa kategorio "Kirkoj en Hungario", kiu ankoraŭ nun havas 550 tekstojn kaj kvin subkategoriojn. Tio eĉ eblas sen roboto - ĝustigo de 25 artikoloj estas facila laboro. Mi ordigos la paĝojn al unu kategorio. ThomasPusch (diskuto) 08:05, 27 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Narvalo simple movis de "kirkoj en Hungario" al "preĝejoj en Hungario".
Kun duobla "Kategorio:" la nomo estas certe malĝusta. Pri alinomigo antaŭe diskutu. 07:47, 18 jul. 2017‎ Robert Weemeyer (diskuto)
Narvalo simple removis de "kirkoj en Hungario" al "preĝejoj en Hungario".
Mi ripetas: NE EBLAS simple pro ŝato movi kategorion SEN movi la tutan enhavon!! ThomasPusch (diskuto) 09:07, 17 okt. 2017 (UTC)[Respondi]