Kategorio-Diskuto:Kristanaj preĝejoj en Provinco Trento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri antaŭa kategorio Preĝejoj en Primier:

Se en tiu-ĉi kategorio restos nur unu artikolo, mi dubas pri ĝia senco. Eĉ la superkategorio "Primiero" pri la koncerna alpa valo laŭ la hodiaŭa stato nur ekzistas en la e-lingva vikipedio, ne en la itala nek germana nek ladina nek iu alia el la vikipedioj. Sed ĉar ĝi havas sufiĉe grandan nombron da enhaveroj, principe ne estas urĝo forigi ĝin. Sed la subkategorio "Preĝejoj en Primier" nur sencos se fervorulo verkos e-lingvajn artikolojn pri pluraj kirkoj de la valo. Tiam la kategorio nomiĝu "Kirkoj en Premiero" kaj estu subkategorio de "Kirkoj en la provinco de Trento". ThomasPusch (diskuto) 21:37, 27 Jan. 2014 (UTC)

Nun mi ne havas tempon por krei aliajn artikolojn pri Primieraj preĝejoj, tial laŭ mi oni povas forigi ĉi tiun kategorion kaj enmeti la enhavatan artikolon en "Kirkoj de la provinco Trento". --Tn4196 (diskutoj) 16:32, 30 Jan. 2014 (UTC)
Do mi ŝovas la solan artikolon al kategorio pri kirkoj en la provinco de Trento, sed ankoraŭ adaptas la kategorionomon "Kirkoj en la provinco de Trento", kreita de mi mem la 22-an de januaro 2014 kaj apenaŭ ekuzita, al "Kirkoj en Provinco Trento" ("kirkoj en..." kiel en ĉiuj aliaj kategorioj pri kirkoj, kaj "Provinco Trento" kiel kategorio "Provinco Trento", subkategorio "Komunumoj de Provinco Trento" ktp. ThomasPusch (diskuto) 19:59, 5 Feb. 2014 (UTC)