Kategorio-Diskuto:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kategoria nomo "Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Belgio 2009-2014" vere iom torditas kaj komplikas, kvankam eblas kompreni pri kio temu. La pli larĝa kategorio estas "Membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014", tiu nomo bonas. Laŭ mi la koncepto "Eŭropa Parlamento 2009-2014" devus resti kune, do pli logikus ŝanĝi la vortordon al "Membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014 elektitaj en Belgio", sed ankoraŭ pli bonus iom pli mallonga versio, kiel "belgiaj membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-2014". Mi komprenas ke ne estu "belgaj", ĉar belgo en EU ankaŭ povas elektiĝi membro de la EP en alia EU-membroŝtato, sed la vortumo "belgiaj" jam konsideras tiun fakton. ThomasPusch (diskuto) 17:59, 19 Jan. 2016 (UTC)

Same cetere estas pri la kategorioj "...en Francio...", "...en Pollando...", "...en Svedio...". Mi ne kopias mian noton al tiuj diskutpaĝoj, sed de tie direktigas al tiu-ĉi paĝo, por ke ne estu kvar notoj pri la principe sama temo. ThomasPusch (diskuto) 18:00, 19 Jan. 2016 (UTC)