Kategorio-Diskuto:Pejzaĝoj en Rejnlando-Palatinato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne konvinkiĝas ke necesas kaj kategorio "pejzaĝoj en Rejnlando-Palatinato" kaj "regionoj en Rejnlando-Palatinato". Nur la germana kaj angla vikipedio permesas al si tiun lukson, la aliaj bone vivas kun sola kategorio "regionoj en Rejnlando-Palatinato" - ĉiukaze "regionoj" ne estas precize difinitaj teritoriaj unuoj, kaj ne komplete klaras kio estas (tendence pli eta) "pejzaĝo", kio (tendence pli granda) "regiono" de la federacia lando. Ekzemple la paĝo Naheland postulis kategorion "pejzaĝoj en...", sed en la unua frazo tekstas "...estas regiono de...". La koncerna aŭtoro mem ne konsekvencas. Sed ĉar kreiĝis tiuj ruĝaj kategoriaj ligiloj, kiuj krias pri kreo de kategorio, mi simple plenigas la truon, kaj ligas al la germana kaj angla kategorioj... ThomasPusch (diskuto) 20:05, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]