Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Provincoj de Meksiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meksiko havas 31 subŝtatojn (federaciajn ŝtatojn) kaj la federacian distrikton, kiu pro unueco en Esperanto ankaŭ kalkuliĝu "subŝtato". La uzo de la vorto "provinco" por la subŝtatoj de Meksiko nek kutimas en Esperanto nek en koncerna traduko en la hispana. Tial tiu-ĉi kategorio prefere nomiĝu "Subŝtatoj de Meksiko". Krome nun ĝi havas 25 subkategoriojn (do mankas 7) kaj 27 unuopajn artikolojn pri subŝtatoj (do mankas 5). Ankaŭ tio korektindas. Ĉu estas io diskutenda en tio? ThomasPusch (diskuto) 11:03, 2 Mar. 2014 (UTC)

PS: Diskutindus eble la demando, ĉu nomi la unuopajn kategoriojn de meksikaj subŝtatoj laŭ ilia hispana nomo (tiel estas nun), aŭ laŭ esperantlingva nomo (tiel estas pri la subŝtatoj de plej multaj aliaj landoj). Tendence ŝajnas al mi bone en la e-lingva vikipedio havi kategorionomojn unuece en Esperanto... sed principe ankaŭ nacilingvaj kategorionomoj provizore funkcias. Do tiu demandeto klarigeblas sendepende de la supra propono.