Kategorio-Diskuto:Sanktuloj laŭ landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi komence ne bone komprenis, kiu povus esti la diferenco inter la kategorioj "sanktuloj laŭ landoj" kaj "romkatolikaj sanktuloj laŭ landoj", kaj iel ĉiuj tekstoj en ambaŭ kategorioj ŝajnas al mi esti romkatolikaj sanktuloj - mi entute ne konas luterajn, kalvinistajn, metodistajn, baptistajn ktp. sanktulojn. Ĉu eble la elstaraj katolikoj antaŭ la misiado de Marteno Lutero nomeblus "simplaj" sanktuloj, ĉar tiam la kristanismo ankoraŭ pli-malpli nomeblis unueca (kvankam tio laŭ mia scio ne veras) kaj tiuj vivintaj post Lutero estus eksplicite "romkatolikaj sanktuloj"??? Sed aliaj vikipedioj donis pli konvinkan difinon: Sanktuloj kiuj (nuntempe) nur estas adorataj de la romkatolika Eklezio, ne ankaŭ de la Orienta Ortodoksa Eklezio, estas en la Kategorio:Hispanaj romkatolikaj sanktuloj, tiuj kiuj adoratas en ambaŭ eklezioj, estu en Kategorio:Hispanaj sanktuloj. La sintenon de la ortodoksismo al unuopa sanktulo eltrovi, eble foje eĉ ne estos tiom simpla, sed almenaŭ jen estas klara kriterio laŭ kiu eblas enordigi biografiojn. Tiu klarigu la diferencon por tiuj vikipedianoj, kiuj kiel mi ne multon scias pri nuancoj de kristanismo. ThomasPusch (diskuto) 17:34, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]