Kategorio-Diskuto:Soveta Rusio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se "Ĉi tiu kategorio ordigas informon pri Soveta Rusio (oficiale Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)", ĝi estas identa al Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj superflua. La intervikio havas senrilatajn kategoriojn de aliaj vikipedioj.--Salatonbv (diskuto) 05:58, 29 Nov. 2013 (UTC)

# Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu artikolo ne estas la sama. Ĝi temas pri definita historia periodo en regiono Rusio. Tamen Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estas plejparte por informo pri RSFSR kiel subŝtato de Sovetunio. Mi proponas konsideri la jenan kategorion kiel kategorio nur pri periodo 1917-1922 kaj kreita por ordigi eventojn, kaj Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko - pri periodo 1917-1991 aŭ eĉ 1922-1991 kun ĉiu bezonata informo. Verŝajne, indas korekti intervikiojn, sed mi ne vidas eraron. --Dima41 (diskuto) 13:19, 29 Nov. 2013 (UTC)
Eble, indas kunligi ĝin kun Kategorio:Frua epoko de la Sovetunio.--Dima41 (diskuto) 13:33, 29 Nov. 2013 (UTC)
Mi ne komprenas la celon kial vi kreis Kategorio:Frua epoko de la Sovetunio je 03:34, 29 Nov. 2013 kaj Kategorio:Soveta Rusio je 04:33, kiu difinas "pri Soveta Rusio (oficiale Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)". Nun vi diras ke "Soveta Rusio" kaj "Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko" estas ne la sama kaj kunigu la du kategoriojn. Mi pensas ke la adjektivo (Frua) en kategoria titolo ne estas klara sufiĉe, kaj nur "Soveta Rusio" ne klare montras la periodon 1917-1922.
En la rusa lingvo, la neoficiala mallongigo "Советская Россия" povas signifi la periodon 1917 - 1918 aŭ 1922 (en:Soviet Russia (disambiguation))". Tamen, mi dubas la esperantan komunejan interkonsenton, ke la vorto "Soveta Rusio" en Esperanto montras la definitan periodon kiel la rusa "Советская Россия". Do, mi ankoraŭ rigardas ke la du kategorioj ne estas necesaj. Aŭ oni kreu novan kategorion kun taŭga titolo enhavanta du kategoriojn.--Salatonbv (diskuto) 11:12, 1 Dec. 2013 (UTC)
Nun ekzistas (jam dum longa tempo) Kategorio:Sovetunio kaj Kategorio:Historio de Sovetunio. Tio kaŭzis problemon: kio estas diferenco inter tiuj du kategorioj, se Sovetunio kiel pereinta ŝtato mem estas sia historio? Pro tio la du kategorioj estis ruboplenigitaj per artikoloj pri sovetiaj eventoj/lokoj/personoj ktp. sen iu konstanta sistemo. Por eviti ĝin, mi parte ordigis la informon en Kategorio:Historio de Sovetunio laŭ enaj periodoj, same kiel en la rusa Vikipedio (tie estas ĝis nun diskutado sen fina decido). Nun informo pri historio de Sovetunio estas fakte dividata laŭ periodoj. Se oni ne aprobas nomojn de la subkategorioj, oni povas ŝanĝi ilin. Sed mi nun ne vidas sencon por kunigo aŭ forigo: eble, indas nur pliĝustigi nomojn? --Dima41 (diskuto) 13:01, 1 Dec. 2013 (UTC)
Mi povus konsenti al la alinomigo aŭ kunigo de la koncernaj kategorioj, sed por alinomi aŭ kunigi kategoriojn oni devas forigi tiun malnovan ĉar oni neniel krei alidirektilon teĥnike inter kategorioj (VP:KUN#Kiel_kunigi_kaj_alinomigi_kategoriojn).
Tio estas ŝanĝo de unu kategorio al la alia per forigo de malnova. Fakte, tio estas alinomigi, sed ne kunigo. Eble, la kategorioj estas alinomindaj. Tamen ne estas senco kunigi diversajn kategoriojn. --Dima41 (diskuto) 14:33, 1 Dec. 2013 (UTC)
Estas tri kategorioj:
  1. Kategorio:Soveta Rusio
  2. Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
  3. Kategorio:Frua epoko de la Sovetunio
Mi unue proponis la kunigon de 1 kaj 2 ĉar la titolo kaj defino de 1 ne montras la taŭgan enhavon. Vi kontraŭis la kunigon de 1 kaj 2, sed ŝajnas favora al la kunigo de 1 kaj 3. Mi konsentas la kunigon de 1 kaj 3 se la kunigita kategorio taŭge nomiĝos. Tiam, mi rezignos la proponon de la kunigo de 1 (aŭ 3) kaj 2. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 23:44, 1 Dec. 2013 (UTC)
Eble, estus bone kunigi la kategoriojn 1 kaj 3, elpensinte novan taŭgan nomon. Mi konsentas. Malgraŭ mi opinias, ke pli grave nuntempe estus plenigi la kategoriojn per altikoloj el Kategorio:Sovetunio, kiuj preskaŭ ĉiuj devas aparteni al tiuj ĉi subkategorioj, sed nun ankaraŭ ne estas almetitaj ĉi tie.--Dima41 (diskuto) 06:47, 2 Dec. 2013 (UTC)
Kion pri "Kategorio:Rusia revolucio 1917" por la nova titolo?--Salatonbv (diskuto) 04:04, 3 Dec. 2013 (UTC)
Nekomprenebla titolo: endas montri konkretajn datojn de komenco kaj fino. Eble, ne bezonatas nun alinomigo: mi ja almetis priskribon de la kategorio?--Dima41 (diskuto) 07:24, 3 Dec. 2013 (UTC)
La titolo de Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko ne enhavas jarojn. Nu, kial vi postulas la konkretajn datojn por la nova kategorio? Ĉu vi vere konsideris, kiam vi kreis, kial viaj novaj kategorioj estis necesaj kvankam neniu alilingva vikipedio (eĉ la rusa ne) havas tian sendependan kategorion de Kategorio:Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917 - 1922? La rusa kaj germana vikipedioj nur havas la kategorion de "Kategorio:Rusia revolucio 1917".--Salatonbv (diskuto) 10:23, 6 Dec. 2013 (UTC)
Mi dividis la tutan histotion de USSR je kelkaj periodoj: 1917-1922, 1922-1930 kaj tiel plu. La titoloj por mi ne gravas, mi preferas atenti priskribon, kiu estu ĵusta. Se restas tia ĵusta divido, oni devas kompreni kiam komenciĝas kaj kiam finiĝas la periodoj. Se ne, do la Kategorio:Historio de Sovetunio estas sensenca. Mi vidas nur du variantojn: aŭ estas Kategorio:Historio de Sovetunio kun ĝustaj subkategorioj pri enaj subperiodoj, aŭ oni forigu ĝin kiel konfuzigan. (Antaŭe Kategorio:Historio de Sovetunio kaj Kategorio:Sovetunio estis plenigataj per artikoloj pri Sovetunio sen diferenco.)--Dima41 (diskuto) 15:36, 6 Dec. 2013 (UTC)
Vi kontraŭis al mia titol-propono (laŭ alilingvaj vikipedioj) dirinte "nekomprenebla". Nun, vi diras "La titoloj por mi ne gravas". Titoloj por kategorioj estas gravaj en vikipedio kiel menciita en VP:NKAT. Mi neniam neis la neceson de Kategorio:Historio de Sovetunio kaj Kategorio:Sovetunio. Mi ĵus kreis la paĝon Soveta Rusio (apartigilo). Se estus eraro en mia kompreno, bonvolu korekti ĝin.--Salatonbv (diskuto) 08:01, 7 Dec. 2013 (UTC)