Kategorio-Diskuto:Spiritismaj libroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propono ne kunigi[redakti fonton]

Saluton, estimata RG! Vi prononas kunigi la kategorion Spiritismaj libroj kaj Libroj pri spiriteco. Vi proponas, ke restu kiu el la kategorioj? Kaj kial? Dankon! =) Vikiano (diskuto) 15:54, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara! Mi preferus Kategorio:Spiritismaj libroj ĉar la titolo komenciĝas per la ŝlosila vorto, do pli facile kaj tuje kompreneblas. Sed mi ne insistas pri tiu logiko, tio estas nur mia prefero.--RG72 (diskuto) 16:01, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, bone! Estus ja oportune, cetere la kategorio enhavas sole nur unu subkategorion kaj neniun artikolon. Eble vi konsentus se mi dirus, ke ili estas diversaj, ke ne estas egale paroli pri unu kaj alia afero. Se oni demandus min, kio estas spiritisma libro, mi dirus, ke tio estas libro, kies enhavo elvolvas spiritismajn principojn, au libro, kies autoro estas spirito (t.e. libro, kiu estas psikografiita, mediume verkita). Spiriteco estus do aspekto de iu spiritisma libro. Eble valorus havi ambau kategoriojn. Librojn, kiuj ne elvolvas spiritismajn principojn kaj kiuj ne estas mediume verkitaj, sed kiuj rilatas al spiritecaj temoj, oni povus prave aldoni al Libroj pri spiriteco. Mi pravigus mian opinion per ankorau unu argumento: iu libro, kies enhavo estas entute panfleta, kontrau spiritismo, ne estus spiritisma libro, sed rilata verko. Tiaj verkoj ech meritus apartan kategorion. Nu, kion vi opinias? =) Vikiano (diskuto) 16:31, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi pripensis tiun fajnan diferencon, sed supozis ke eble ĝi estas iom harsplita. Do mi proponas agi tie. Ni povas konservi ambaŭ kategoriojn, sed klarigi en ties priskribo, ke unu temas pri libroj, verkitaj de la spiritistoj/spiritoj (analogo: kristanaj libroj), dum alia enhavas librojn verkitajn fare de sciencistoj-ateistoj, kristanoj ktp pri spiritismo (analogo: libroj pri kristanismo). Sed por tio mi petus vin, kiel fakulon, tuj klasifiki la respektivajn artikolojn laŭ tiuj kategorioj por garantii ke tuj aperos la ordo kiun sekvos posteuloj.--RG72 (diskuto) 17:04, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone! Mi faros... tuj kiam mi povos. Kiam mi komencos labori, tiam mi rekontaktos vin. (Mi do forigis la ŝablonon) Vikiano (diskuto) 18:05, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]