Kategorio-Diskuto:Urboj de Francio kun 50 000 ĝis 100 000 enloĝantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial forigenda? Ŝajnas ke la problemo estas franca/francia? Kial ne simple alinomi la kategorion al "Franciaj urboj kun pli ol 50 000 enloĝantoj" aŭ "Urboj de Francio kun pli ol 50 000 enloĝantoj".

Plie laŭ korekto farita al la franclingva kategorio, pli ĝuste estus "inter 50 000 kaj 100 000 enloĝantoj".--Xian-eo (diskuto) 08:34, 3 Dec. 2014 (UTC)

La postulo pri forigo ja malaktualiĝis post renomo al nomo "Urboj de Francio kun 50 000 ĝis 100 enloĝantoj". Tamen krome preferindus uzi la pli ĝustan formon "loĝantoj" (la antaŭsilabo "en-" foje uziĝas laŭ influo de iuj naciaj lingvoj kiel la germana aŭ nederlanda, sed en Esperanto ĝi ne necesas kaj estas konfuziga balasto). Tion mi ne diras instruiste, sed memkritike, ĉar en miaj unuaj vikipediumaj monatoj en 2006 mi ankaŭ ankoraŭ foje senpripense uzis la formon "enloĝantoj". Sed kiam mi konsciiĝis ke mia vortuzo kontribuas al forta disvastigo de nedezirinda variaĵo, mi rapidis ŝanĝi mian uzon kaj ankoraŭ nun ne finis la elserĉon de troaj silaboj "en-" antaŭ vortoj "loĝantoj" en vikipediaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 03:05, 5 Dec. 2014 (UTC)