Kategorio-Diskuto:Vivantaj homoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas aldoni ĉi-tien subkategorion "Vivantaj homoj laŭ landoj" kaj ĝin dividi plu ĝis apartaj setlejoj. Uzanto:Dima41

Via propono estas (1) kontraŭ la intenco de tiu ĉi kategorio, kaj (2) malfacile teknike realigebla. Pri (1): La kategorio estas intencita por facile identigi homojn kiuj havas komune ĝuste ĉi tiun econ: ke ili (supozebla) vivas, kaj iliaj artikoloj tial indas apartan zorgon pri persona integreco. Subdividi la kategorio laŭ iuj ajn kriterio - ĉu lando, loko, sekso, profesio, etno aŭ io ajn alia - ne helpas al tiu celo, sed nur malfaciligas. Vidu la rimarkon en la kategoria paĝo ke oni ne subdividu ĝin! Pri (2): Tre multaj artikoloj estas aŭtomate enkategoriitaj ĉi tie per la ŝablono {{vivtempo}}. Tiu ŝablono scias nenion pri lando aŭ loko, aldoni tiun informon ĉie estus treege granda ŝanĝo. - Amike, Moldur (diskuto) 18:39, 26 Maj. 2013 (UTC)