Kati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la Orient-Azia mezurunuo, vidu Catty
Kati
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 45′ N, 8° 4′ U (mapo)12.746666666667-8.0713888888889Koordinatoj: 12° 45′ N, 8° 4′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Kati (Malio)
Kati (Malio)
DEC
Kati
Kati
Situo de Kati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kati [+]
vdr
Situo de Kati en Malio
Situo de Kati en Malio

Kati estas urbo en Malia Regiono Koulikoro, ĉ. 15 km de Bamako, ĉefurbo de Malio. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 40.000.

Kati estas la ĉefurbo de la samnoma subregioono. Ĝi estas ankaŭ garnizona urbo. Pro tio Kati havas armean kaj ankaŭ civilan malsanulejon. La urbo havas kelkajn instruajn instancojn (multaj bazlernejoj kaj kolegioj). Junulara klubo kaj arta centro estis kreitaj kun subteno de la franca kunnlaboro.

Strato de Kati

Kati estas kreskanta, evolunta kamparurbeto. Tie okazas grava bova merkato ĉiusemajne. Kati situas sur la Dakaro-Niĝera fervojo kaj sur la vojo Bamako-Kolokani kaj Kati-Négéla-Kita.

La loĝantaro estas ĉefe islamano, sed kun la ekzisto de romkatolika misio fondiĝis ankaŭ romkatolika komunumo.

La loĝantaro de Kati parolas unuavice la bambaran lingvon.

La subregiono Kati konsistas el 37 komunumoj: Baguineda, Bancoumana, Bossofala, Bougoula, Daban, Diagon, Dialakoraba, Dialakorodji, Dio-gare, Dogodouman, Dombila, Doubabougou, Kalabankoro, Kalifabougou, Kambila, Kati, Kourouba, Mandé, Moribabougou, Mountoungoula, N’gabakoro, N’Gouraba, N’Tjiba, Niagadina, Nioumamakana, Ouelessebougou, Safo, Sanankoro Djitoumou, Sanankoroba, Sangarebougou, Siby, Sobra, Tiakadougou faraba, Tiakadougou-Dialakoro, Tiélé, Torodo Diedougou kaj Yélékébougou.