Kitadake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kita)
Kitadake
Monto Kita.
monto
Alteco 3 193 m
Situo Japanio
Montaro Akaiŝi
Koordinatoj 35° 40′ N 138° 14′ O / 35.667 °N, 138.233 °O / 35.667; 138.233 (mapo)Koordinatoj: 35° 40′ N 138° 14′ O / 35.667 °N, 138.233 °O / 35.667; 138.233 (mapo)
Kitadake (Japanio)
Kitadake (Japanio)
DEC
Kitadake
Kitadake
Situo de Kitadake
Map
Kitadake
vdr

Kitadake (aŭ Monto Kita; japane: 北岳 Kita-dake, kio signifas 'Norda Vertico') estas la dua plej alta monto de Japanio (la unua estas Fuĝi). Ĝi estas konata kiel la estro de la Sudaj Alpoj kaj estas inter la cent plej famaj montoj de Japanio.[1] Ĝi situas en la montaro Akaiŝi, konata ankaŭ kiel Sudaj Alpoj en la gubernio Jamanaŝi. Ĝi havas 3193 metrojn de alteco.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La abutmento Kitadake (japane: 北岳バットレス Kitadake-battoresu, angle: Kitadake Buttress) estas fronto da 600 m en la orienta flanko de la monto.

La tri montoj de Ŝirane-sanzan.

La ĉefaj montoj de la montaro Akaiŝi estas: Kitadake, Ainodake kaj Nootoridake. La tri montoj kune nomiĝas en Ŝirane-sanzan (japane: 白根三山 Shirane-sanzan), kio signifas 'la Tri Blankaj Montoj'.

La nomo Kita-dakeEsperante Monto Dake signifas litere 'Norda Vertico' aŭ 'Norda Monto', ĉar la monto estas la plej norda monto de la tri verticoj de Ŝirane.

Floro[redakti | redakti fonton]

Kisasuberi.

La plantoj kreskas sufiĉege, speciale en la sudorienta flanko, laŭlonge la vojo al la monto Nakaŝirane (japane: 中白峰山 Nakashirane-san) kaj laŭ Kusasuberi (japane: 草すべり Kusasuberi) kaj Migimata (japane: 右俣 Migimata) apud kaj laŭlonge la lageto Ŝiraneo (japane: 白根御池 Shiraneo-ike) en la norda flanko de la monto.

La endemio de la monto estas la planto Callianthemum hondoense (japane: キタダケソウ Kitadakesou).

Alpismo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu monto estas unu el la plej popularaj montoj por fari alpismon. La aliroj estas: Hirogaŭara (広河原 Hirogawara) en la oriento kaj Rjoomata (両俣 Ryoumata) en la okcidento. La homoj preferas elekti Hirogaŭaran, kie la aranĝoj estas pli bonaj.

La vertico de la monto havas tri ĉefajn alirajn vojojn. La unua vojo komencas en Hirogaŭara kaj kontinuas laŭ la rivero Ookanbazaŭa (大樺沢川 Ookanbazawa-kawa) kaj laŭ la valo Daisekkei (大雪渓 Daisekkei). La dua vojo komencas en la rivero Ookanbazaŭa kaj la arboraro Ŝiraneoike-Kusasuberi. La tria vojo komencas ĉirkaŭ Nakaŝiranezaŭa (中白根沢 Nakashiranezawa).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informo pri la monto en japana paĝo (japane). [1] Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Informo ĉe la paĝo de la Geospatial Information Authority of Japan (GSI) (angle). [2]

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

La abutmento de Kitadake.
Panoramo el la monto.
Alia panoramo el la monto.