Monto Fuĵi
Fuĵi-monto | |||
---|---|---|---|
aktiva vulkano • plej alta punkto • izola pinto • stratovulkano • vidindaĵo • shintaisan • monto | |||
Alteco | 3 776 m | ||
Situo | Japanio | ||
Montaro | Japanaj Alpoj | ||
Geografia situo | 35° 22′ N, 138° 44′ O (mapo)35.366666666667138.73333333333Koordinatoj: 35° 22′ N, 138° 44′ O (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 663 de nekonata monaĥo | ||
Plej facila montgrimpo | Montarmigrado | ||
Rimarko | Plej alta monto en Japanio | ||
La Fuĵi-monto,[1] Monto Fuĵi,[2] Fuĵisano[3] aŭ alternative Huzio,[4] origine japane 富士山 aŭskulti, per rondaj kanaoj ふじさん, estas vulkano kaj la plej alta monto de Japanio je 3 776 metroj.
Ĝi kuŝas ĉe regionlimo inter la gubernioj Ŝizuoka kaj Jamanaŝi, kaj apartenas al la Japanaj Alpoj.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La Fuĵi-monto situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la Pacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la Edo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la Fuĵi-monto: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo andesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĵi", kiu konsistas el bazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la maljuna Fuĵi-monto sur la "Komitake Fuĵi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna Fuĵi-monto formiĝis.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo "Fuĵi-monto" skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj
La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (不死, "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" (藤 = visterio [wisteria floribunda]), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" (虹; antikve "nuji" plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikva epoko
[redakti | redakti fonton]Fuĵi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto en ŝintoo, la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kaj japana budhismo, la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis la Mejĝi-reformo (1860-aj jaroj).
Edo-epoko
[redakti | redakti fonton]Fuĝi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum la Edo-epoko (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiam Tokio (tiam nomita Edo) estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estis Tōkaidō (japane
Post Mejĝi-reformo
[redakti | redakti fonton]La Mejĝi-reformo rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de la apartigo de ŝintoo kaj budhismo (japane
La unua ne-japano kiu atingis la pinton de Fuĵi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.
En la 22-a de junio, 2013, ĝi iĝis unu el Mondaj heredaĵoj de Unesko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Fuĵi-monto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ Laŭ "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) de la Japana Esperanto-Instituto, kiu tie esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto".
- ↑ La sola esperanta atlaso "Poŝatlaso de la mondo" de 1970 (Prago), notas la monton kiel "Fuĵisano" (registro, p. 18); ĉiukaze ne estas ajna oficiala vortara pledo por alternativa esperanta vorto "Fuĝi", kvankam tiun vorton foje senpripense kaj erare uzas iuj esperantistoj.
- ↑ Laŭ "Vortaro Japana-Esperanta" (1982) de la sama Japana Esperanto-Instituto