Katiu
Katiu | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 16° 25′ S, 144° 22′ U (mapo)-16.416666666667-144.36666666667Koordinatoj: 16° 25′ S, 144° 22′ U (mapo) | |
Longo | 27 km | |
Larĝo | 12,5 | |
Areo | 232,5 (tero 10) | |
Loĝantaro | 250 (2014) | |
Ĉefa loko | Toini | |
Katiu, aŭ Taungataki,[1] estas atolo en la centra Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 23,5 km okcidente de la plej okcidenta punkto de Makemo.
Katiu preskaŭ havas ovalan formon. Ĝi longas 27 km kaj maksimume larĝas 12,5 km. Ĝia totala areo inkluzive la laguno estas 232,5 km2 kaj ter-areo de proksimume 10 km2. Estas multaj mallarĝaj insuloj je la nordorienta flanko de ĝia longa rifo kun totala land-areo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno estas konektita kun la oceano.
Katiu havis 250 loĝantojn en 2014. La ĉefokupoj estas fiŝkaptado, kopro-rikoltado kaj perlo-kultivado. La plej grava vilaĝo nomiĝas Toini; ĝi situas sur unu el la longaj insuloj de la nordorienta rifo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua registrita eŭropano kiu venis al Katiu estis la rusa oceanesploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Osten-Saken" aŭ "Saken".[2]
Estas regiona flughaveno sur Katiu kiu inaŭguriĝis en 2001.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Katiu apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Young, J.L. (1899). “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 2015-01-07..
- ↑ NZETC - Bellingshausen
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de atoloj (france) Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Oceanio (angle) Arkivigite je 2019-11-11 per la retarkivo Wayback Machine