Tuamotuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuamotuoj
Superrigarda mapo de Tuamotuoj
Superrigarda mapo de Tuamotuoj
insularo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 18° 2′ S, 141° 25′ U (mapo)-18.040833333333-141.40944444444Koordinatoj: 18° 2′ S, 141° 25′ U (mapo) f1
Mapo de Tuamotuoj
Mapo de Tuamotuoj
Nombro de insuloj 78 atoloj
Ĉefa insulo Rangiroa
Tuta areo 850 km²f1
Loĝantoj 18 317 (2007) f2
vdr
Mapo de Tuamotuoj.
Perlejo ĉe Tuamotuoj.
Tipa marborda vidaĵo en Tuamotuoj.

La TuamotuojTuamotua Arkipelago (france Îles Tuamotu, oficiale Archipel des Tuamotu) estas ĉeno de insuloj kaj atoloj de Franca Polinezio. Ili formas la plej granda ĉeno de atoloj en la mondo, kovranta areon de la Pacifika Oceano ĉirkaŭgrande kiel Okcidenta Eŭropo. La Tuamotuoj estis origine setlitaj de Polinezianoj kiuj kunhavis komunajn kulturon kaj lingvon. La insuloj estis origine nomitaj de Tahitianoj de Tahitio kiel Paumotu, kio signifas la "Subulaj Insuloj", ĝis delegitaro el la insulo konvinkis la francajn aŭtoritatojn ŝanĝi ĝin al Tuamotu, kio signifas "Distaj Insuloj".

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La insuloj de reĝo Georgo (france: Îles du Roi Georges), estas insulgrupo en la Tuamotua arkipelago. La insulgrupo situas en la nordokcidenta parto de la cetero de la arkipelago. La nomo Îles du Roi Georges venas de la angla King George Islands.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Tuamotua lingvo estas Polinezia lingvo parolata de 4 000 homoj en la Tuamotua arkipelago.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj insularoj en la Tuamotuoj, nome ekzemple la Palliser-insuloj.

Atoloj estas multegaj, inter kiuj la jenaj:

  • Makemo, Rangi-kemo aŭ Te Paritua, estas unu de la pli grandaj Tuamotuaj atoloj en Franca Polinezio.
  • Atolo Raroia situas je 6 km sudokcidente de Takume kaj proksimume 55 km nordoriente de Nihiru.
  • Atolo Taenga, aŭ Taunga-hara situas 32 km nordoriente de Makemo kaj 27 km nordokcidente de Nihiru.
  • Atolo Marutea, aŭ Taunga tauranga-e-havana, situas 24 km sudoriente de Makemo kaj 30 km sudokcidente de Nihiru.
  • Haraiki estas malgranda atolo kiu situas 42 km sudokcidente de Marutea.
  • Katiu, aŭ Taungataki, estas atolo kiu situas 23,5 km okcidente de la plej okcidenta punkto de Makemo.
  • Tuanake, aŭ Mata-rua-puna, estas eta atolo kiu situas 24 km sudokcidenta de la plej okcidenta punkto de Makemo.
  • Hiti, aŭ Hiti-rau-mea, estas eta atolo kiu situas 19 km sudokcidente de Makemo.
  • Tepoto Sud aŭ Ti Poto, estas eta atolo kiu situas 44 km sudokcidente de Makemo.
  • Puka-Puka estas eta korala atolo en la nordorienta parto de la Tuamotua Arkipelago, kiu situas 182 km sudoriente de Fakahina.
  • Fakahina, aŭ Kaīna, estas eta atolo en la okcidento de la Tuamotuoj, el kiu la plej proksima insulo estas la atolo Fangatau kiu situas 72 km al la okcident-nord-okcidento.
  • Fangatau, aŭ Nakai-erua, estas eta atolo kies plej proksima insulo estas Fakahina kiu situas 72 km al la oriento-sud-oriento.
  • Aliaj atoloj estas Manihi, Takapoto, Takaroa, Ahe, Fakarava, Tikei, Tikehau, Rangiroa, Mataiva, Apataki, Arutua, Makatea, Kauehi...

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Geologio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Insulaj grupoj[redakti | redakti fonton]