Kauehi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kauehi
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 15° 52′ S, 145° 8′ U (mapo)-15.866666666667-145.13333333333Koordinatoj: 15° 52′ S, 145° 8′ U (mapo) f1
Situo de Kauehi
Situo de Kauehi

Map

Longo 24 kmf2
Larĝo 18 kmf3
Areo 15 km² f4
Loĝantaro 257 (2012)
17 loĝ./km²
Ĉefa loko Tearavero
bildo de insulo
vdr

Kauehi estas atolo en la Tuamotuoj en Franca Polinezio. La plej proksima tero estas Raraka atolo, kiu situas 17 km sudorienten.

Kauehi atolo estas iom renforma kaj havas vastan lagunon; longo 24 km, larĝo 18 km. La laguna areo estas 320 km2 kaj havas unu navigeblan pasejon.

La atolo havis 257 loĝantojn en 2012. La ĉefvilaĝo nomiĝas Tearavero.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Kauehi eble estis bone konata de perlo-komercantoj, la unua registrita vizitinto estis la komandanto de la HMS Beagle Robert FitzRoy en 1835.[1][2]

Kauehi pliposte estis vizitata de la historia Usona Esplora Ekspedicio, 1838-1842. Charles Wilkes nomis la atolon "Vincennes" laŭ lia ŝipo.[3]

Estas regiona flughaveno sur Kauehi kiu inaŭguriĝis en 2001.[4]

Administracio[redakti | redakti fonton]

Kauehi apartenas al la komunumo Fakarava, kiu konsistas el Fakarava kaj la atoloj Aratika, Kauehi, Niau, Raraka, Taiaro kaj Toau.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kauehi on tahitiheritage.pf. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2017-06-13.
  2. Les Atolls des Tuamotu, Jacques Bonvallot, Institut de recherche pour le développement, nakladateľstvo IRD , 1994, ISBN 9782709911757, p. 275-282.
  3. United States Exploring Expedition. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2017-06-13.
  4. Kauehi Airport

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]