Puka-Puka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puka-Puka
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 14° 49′ S, 138° 49′ U (mapo)-14.82-138.82Koordinatoj: 14° 49′ S, 138° 49′ U (mapo) f1
Situo de Puka-Puka
Situo de Puka-Puka

Map

Longo 6 kmf2
Larĝo 3,3dep1f3
Areo 5 km² f4
Loĝantaro 166 (2012)
33 loĝ./km²
Ĉefa loko Te One Mahina
bildo de insulo
vdr
La nura vilaĝo sur Puka-Puka

Puka-Puka estas eta korala atolo en la nordorienta parto de la Tuamotua Arkipelago, kelkfoje inkludata kiel membro de la Îles du Désappointement (Seniluziigaj insuloj). La atolo estas sufiĉe izolata, La plej proksima insulo estas Fakahina, kiu situas 182 km sudokcidenten.

Puka-Puka havas elipsan formon. Ĝi longas 6 km kaj maksimume larĝas 3,3 km. La laguno estas pleniĝinta per silto kaj fariĝis tre malgranda.

La malaltaj koraloj insuloj estas sekaj kaj tre maldense loĝataj. Laŭ la censo de 2012, la tuta populacio nombras 166. La ĉefvilaĝo estas Te One Mahina, kun proksimume 110 loĝantoj.

Malsame ol la ceteraj Tuamotuoj, la enlanda lingvo, pukapukaa, estas markiza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Puka-Puka estis la unua insulo de la Tuamotuoj viditaj de la hispana ekspedicio de Ferdinand Magellan je la 21-a de januaro 1521, kaj enmapigita kiel San Pablo ĉar oni malkovris ĝin je la tago de la konvertiĝo de Sankta Paŭlo. Kune kun Flint Insulo (nomita Tiburones) oni nomis ilin Islas Infortunadas (hispane: Nefortunaj Insuloj)[1].

Nederlandaj esploristoj Jacob le Maire kaj Willem Schouten venis al Puka-Puka je la 10-a de aprilo 1616 dum ilia Pacifika vojaĝo. Ili donis al la atolo la nomon "Honden Eylandt" ("Hunda insulo").

Je la 30-a de julio 1947, Thor Heyerdahl kun la sesvira ekspedicio sur la floso Kon Tiki por la unua fojo vidis insulon ekde la foriro de Callao, Peruo kiam ili pasis la atolon Puka-Puka.

La insuloj estis trafitaj de tajfuno en 1996. Kvankam kun franca helpo, Te One Mahina estas rekonstruita.

Puka-Puka flughaveno inaŭguriĝis en 1979.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Puka-Puka estas komunumo kiu konsistas nur el la insulo Puka-Puka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maude, H.E. "Spanish discoveries in the Pacific" Journal of the Polynesian Society, Wellington, New Zealand, 1959, Volume 68, No. 4, p 291-293.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]