Ailurofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katofobio)
Domkato

Ailurofobio (malnovgreka: αἴλουρος aílouros, kato kaj φόβος phóbos, fobio)[1]katofobio estas specifika fobio, la malsanema timo por katoj.[2][3]

Eble ĉiu havas iu pratimon por katoj, ĉar ili estas predobestoj, sed pri vera fobio nur temas se persono estas tiel timema ke li aŭ ŝi tiel eble plej multe evitas katojn aŭ dum konfrontado kun la bestoj eĉ akiras panikatakojn.

Plej ofte la fobio, kiu povas malkaŝi sin je severa maniero, povas kun helpo de psikologia akompanado esti forigata. La maniero kiel dependas de la persono kaj la maniero de ekesto de la fobio.[4]

Kelkaj historiaj personoj kiuj verŝajne havis ailurofobion estis Napoleon Bonaparte, Julius Caesar,[5] Ĝingis-Ĥano, Benito Mussolini kaj Adolf Hitler. Ankaŭ La Toya Jackson kaj Jodie Foster havas ailurofobion.[6]

Aliaj nomoj por la fobio estas Felinofobio kaj Galeofobio.

Mitoj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Malnova rakonto temas pri katoj kiuj povas ŝteli spiron; ili ekkuŝas sur la brusto de iu kaj forprenas la spiron. Tio ne akordiĝas kun la realeco, sed la premo de la pezo de kato sur la brusto povus kaŭzi ke la streĉado por spiri por korpo de malfortiĝinta persono fariĝas tro granda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liddell, H.G. & Scott, R. (1940). A Greek-English Lexicon. revised and augmented throughout by Sir Henry Stuart Jones. with the assistance of. Roderick McKenzie. Oxford: Clarendon Press.
  2. Anderson, D.M. (2000). Dorland’s illustrated medical dictionary (29ste uitgave). Philadelphia/London/Toronto/Montreal/Sydney/Tokyo: W.B. Saunders Company.
  3. Everdingen, J.J.E. van, Eerenbeemt, A.M.M. van den (2012). Pinkhof Geneeskundig woordenboek (12de druk). Houten: Bohn Stafleu Van Loghum.
  4. Priskribo de la psikologia traktado de katofobio je NCBI-pubmed
  5. Ailurofobio de Napoleon kaj Caesar
  6. Konataj personoj kiu havas Ailurofobion