Kavalirbieno Pölzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pereinta kastelo de Pölzig

Kavalirbieno Pölzig (germane: Rittergut Pölzig) troviĝas en la komunumo Pölzig en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ruino

En 12-a menciitis akvokastela komplekso kun vilaĝa kirko; Heinrich von Creytz († 1207) estis tiam la posedanto. Ankoraŭ en 1580 la Creytz-aj ĉeestis (Hildebrand von Creytz). En 1622 ĉi-surlokis duka monfarejo. Ekde 1681 posedis la bienon Volkmar Dietrich von Zehmen kaj poste aĉetis ĝin la familio Henckel von Donnersmarck.

En 1328 faritis nova grava mencio kaj ĉ. 1800 la tuto ankoraŭ havis grandparte akvofoson. Krome ĉeestis kvarala ekonomiejo kaj kastelo. La kastelo konstruite inter 1686 kaj 1687 poseditis fare de dukoj, grafoj kaj princoj. Dum la unua duono de la 19-a jarcento estis Pölzig en la manoj de la fratroj Ernesto kaj Alberto Saksio-Koburgo kaj Gotao. Pluraj fajregoj ĉ. la 1895-a jaro detruis kaj la ekonomiejon kaj maŭzoleon kun duonronda altara niĉo. En la 25.10.1936 la freŝbakita posedanto eksplodigis la kastelan turon kaj malkonstruigis la murojn ĝis la ĝis hodiaŭ konserviĝinta teretaĝo. Tri jarojn poste forigitis ankaŭ la hereda kripto.

Ŝtatigo[redakti | redakti fonton]

En 1945 la komunistoj faris eksproprietigon. La senjorejo malkonstruitis kiel ankaŭ la ekonomiejo, la garbej okaj la bierfarejo. Nuntempe nur la kastela ruino, pordegajo, lavejo kaj bakejo, remizo veturila kaj partoj de la ĉevalejo, de la bovinejo kaj de la paŝtista ejo videblas.[1] [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.95141812.198011