Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena
Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena | ||
---|---|---|
![]() | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Mníšek pod Brdy | |
- alteco | 553 m n.m. [+] | |
- koordinatoj | 49° 52′ 39″ N, 14° 15′ 16″ O (mapo)49.877514.2544Koordinatoj: 49° 52′ 39″ N, 14° 15′ 16″ O (mapo) | |
![]() |
||
Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena | ||
![]() |
||
Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena troviĝas en monteto Skalka, 1 km nordokcidente de Mníšek pod Brdy (legu Mniŝek pod Brdi).
La kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena estas laboraĵo, simile kiel groto en Valdŝtejna ĝardeno en Prago, kiu fidele kaj en granda areo imitas veran karstan kavernon. La interno de preĝejo estas plene surŝutita per stukaj gutŝtonoj, kiuj estas rememorigotaj kavernon, en kiu vivis Maria Magdalena, pekulino kaj pentulino.
La preĝejo estis konstruita en la jaroj 1692 – 1693. Iniciaton al la konstruigo de la preĝejo donis laŭ mito sonĝo aŭ vizio de tiama posedanto de la sinjorujo, kiu imagis, ke li estas staranta sur la montetpinto de Kombiloj (ĉeĥe Hřebeny) kvazaŭ ĉe marbordo. Pli malfrue ĉi tie estiĝis malgranda templo, ermitejo, gastejo, krucvojo. En tiujn ĉi lokojn estas ankaŭ metita enhavo de konata romano Kája Mařík.
En la ĉirkaŭaĵo estis minataj ordoviciaj feraj ercoj eble jam ekde renesanco. Nova etapo de minado poste venis en la jaro 1945. En Mníšek estis konstruita bul-uzinoj, kiuj pro prezo de grandaj kostoj prilaboris ĉi tiean proporcie malriĉan ercon. Restaĵoj de la minado inkluzive de nealireblaj galerioj kaj kameroj troviĝas tuj sub Skalka. La rando de la brda deklivo ĉi tie sekve de la minado sinkis preskaŭ je du metroj, en la muroj de la preĝejo aperis breĉoj kaj estis eĉ traktata pri neokulfrapa malkonstruo de tiu ĉi glora loko. Sed en la jaro 1967 la bul-uzinoj estis fermitaj, la minado haltigita kaj la areo de la preĝejo estis lasita al dezertiĝo. En la jaro 1993, 300 jaroj de konsekrado, estis finita riparo de tegmento kaj fasado. Oni riparas ankaŭ la ermitejon, la templon kaj la krucvojon.
En la preĝejeto ĉiujare en julio okazas ekspozicioj kaj en la spaco oni servas mesojn dum ĉeesto de superaj reprezentantoj de romkatolika eklezio.