Kaverno Balcarka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaverno Balcarka
kaverno [+]
Koordinatoj49° 22′ 34″ N, 16° 45′ 30″ O (mapo)49.376116.7584Koordinatoj: 49° 22′ 34″ N, 16° 45′ 30″ O (mapo)

Kaverno Balcarka (Ĉeĥio)
Kaverno Balcarka (Ĉeĥio)
DEC
Kaverno Balcarka
Kaverno Balcarka

Map
Kaverno Balcarka
Vikimedia Komunejo:  Jeskyně Balcarka [+]
vdr
Balcarka - galerio

Kaverno Balcarka estas kaverno en Ĉeĥio kiu troviĝas 0,5 km sude de kampurbo Ostrov u Macochy, proksimume 8 km de urbo Blansko.

Balcarka estas ampleksa labirinto de karstaj kavernoj kaj ankaŭ signifa arkeologia loko. Ĝi eminentas per riĉa kaj multforma karsta ornamaĵo sur muroj kaj plafonoj de altaj ĉambregoj kaj katedraloj. Ĝis nun konataj spacoj kun suma longeco 930 m kaj deniveligo 18,5 m situas en du niveloj, kunigitaj per altaj katedraloj kaj fumtuboj. Sub la rokfundo de la ravino, kiujn kovras preskaŭ 50 m grandaj aluvioj, verŝajne situas ankoraŭ la plej malaltaj etaĝoj de tiu ĉi kaverna sistemo.

Preskaŭ ĉiuj spacoj de la kaverno estas riĉe ornamitaj de multaj formoj de sintra kaj karsta ornamaĵoj de la plej diversaj koloroj. La plej granda spaco de Balcarka estas Granda katedralo, longa ĉirkaŭ 90 m. Defilo de ŝtonaj kaskadformaj akvofaloj, diversaj stalaktitoj kaj kurtenoj estas Galerio, vitrosimile nigraj stalaktitoj estas unu el ornamaĵoj de Kapelo. Rara, blanka, kaĉa nenioŝtoneto kovras murojn kaj sintrojn en kaverno nomata trafe Cindrulinjo.

Homoj priloĝis la grandspacajn naturportalojn de Balcarka jam ankaŭ en paleolito. Esploristoj elfosis en ili iliajn fajrujojn kaj ost-ilaron. El la kavernaj aluvioj ili levis eĉ milojn da ostoj de hodiaŭ jam plejparte formortintaj specioj de plejstocenaj bestoj (ekz. ursoj, mamutoj, rinoceroj, boacoj, hienoj, kastoroj, neĝaj leporoj ka.).

Balcarka estis alirebligita en la jaro 1936 kaj en la jaro 1938 estis alirebligitaj pluaj spacoj. Nuntempe vizitas la kavernon ĉirkaŭ 40 mil homoj pojare.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.