Kavernoj de rokaro en Teplice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kavernoj de rokaro en Teplice troviĝas en rokurbo 1 – 2 km okcidente de urbo Teplice nad Metují kaj ili havas kelke da dekoj de pseŭdokarstaj kavernoj. Kelkaj situas rekte aŭ almenaŭ proksime de turisma vojo.

En nordokcidenta parto de Katedrala muro estas la plej granda subtera spaco de la rokurbo Roka templo – grandega krevaĵo kun kaverno en la fino. Rekta koridoro estas 45 m longa, maksimume 2,5 m larĝa kaj preskaŭ 50 m alta. Ĝi prezentas dumtempan formon inter rokfendaĵo kaj krevaĵkaverno. Grandaj krevaĵkavernoj estas ankaŭ la tn. Malgranda kaj Granda templa placo. Kaverno Sub Hirundo estas krevaĵkaverno 10 m longa, maksimume 1 m larĝa kaj 6 m alta. Kaverno En Lupa ravino estiĝis en roko inter lageto de Adršpach kaj vojkruciĝo de turismaj vojoj en Lupa ravino. Ties portalo estas 3,3 m larĝa kaj 8,5 m alta.

Multaj pluaj kavernoj ne estas alireblaj por publiko. Ankaŭ la plej longa ĉeĥa pseŭdokarsta kaverno apartenas inter ili. Ĝia nomo estas Teplica, ĝi estas longa nekredeblaj 1065 m kaj vico da ties enirejoj situas inter ŝtonegoj en la fundo de profunda kaj sovaĝa valo de Rokar-rojo. Ĝi estas tipa bloka kaverno, giganta kaj danĝera labirinto, kies ĉambregoj (preskaŭ 20 m altaj), koridoroj, fumtuboj kaj mallarĝaj trarampejoj kondukas sub grandegaj rokblokoj, detruiĝintaj foje el la ĉirkaŭaj rokoj kaj plenigantaj nun en grandega tavolo la fundon de la valo. Ankaŭ Rokar-rojo kaj ties alfluo hodiaŭ trafluas tra kaverna subterejo kaj vintre ili kreas ĉi tie fantaziajn glaciformaciojn, kiuj diversoke supervivas ĝis somero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]