Kazo post ''kiel''

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kazo post kiel)

Post kiel la substantivo devas havi la saman kazon, kiun havas la vorto, al kiu ĝi rilatas.

Ekzemploj:

  1. Petro amas Paŭlon kiel vera amiko. Li elektis nin kiel prezidanto.
  2. Petro amas Paŭlon kiel veran amikon.
  3. Ni elektis lin kiel prezidanton.

La ekzemplojn sub 1. oni povas kompletigi per la ripeto de la verbo:

  • Petro amas Paŭlon kiel vera amiko amas.
  • Li elektis nin kiel prezidanto elektas.

La ekzemplon sub 2. oni kompletigas per oni... as:

  • Petro amas Paŭlon kiel veran amikon oni amas.

La ekzemplon sub 3. oni kompletigas per por ke li estu...:

  • Ni elektis lin por ke li estu prezidanto.

Anstataŭ la lasta varianto oni povas uzi simplan nominativon (predikativon):

  • Ni elektis lin prezidanto.