Kazvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo de la Vendredoj, Kazvin.
Qazvin estas antikva urbo kiu enhavas fajnajn ekzemplojn de irana arkitekturo el variaj epokoj. Tio estas la Sanktejo de Ŝazdeh Hosein.

Kazvin (perse قزوین) estas urbo de Irano situanta en la okcidento de Teherano ĉe la bordo de la Elborz-Montaro. Kazvin estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La urbo estis fondita de Ŝapuro la 1-a, sub la nomo Shahd-e Shahpur. Disrabita plurfoje de la dajlamidoj, subigitaj de la asasinoj de la valo najbara de Alamut, detruita du fojojn fare de la mongoloj, ĝi iĝis la unua ĉefurbo de la safavidoj de 1555 ĝis 1597. La urbo perdis sian brilon iom post iom, iĝis prospera dum regado de la kaĝaroj, sed suferis la sovetan okupadon dum la Dua Mondmilito. En la jaro 2006 la urbo havis 349 788 loĝantojn, kies plimulto estas persoj.