Keliŝin-steleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de la steleo, komence de la 20a jc.

Kelaŝin-steleoKeliŝin-steleo, trovita en Kelaŝin, Irako, portas gravan urarta-asirian dulingvan tekston de la jaroj 800 a.K, unue priskribita de Friedrich Eduard Schulz en 1827. Parto de la notoj de Schulz estis forperdis kiam li estis mortigita de kurdaj banditoj, kaj postaj ekspedicioj estis aŭ bremsitaj de la veterkondiĉoj aŭ de la banditoj, tiel ke kopio de la steleo povis nur esti farita en 1951 de G. Cameron, kaj denove en 1976 de itala teamo sub forta milita protekto. La steleo priskribas la akiron de la urbo Musasir (Ardini) de la urarta reĝo Iŝpuino.