Kelteminar-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kelteminar-kulturo (5500-3500 a.K.) estis neolitika arkeologia kulturo de nenomadaj fiŝistoj, okupante la duondezertajn kaj dezertajn areojn de la Karakumo kaj Kizilkumo kaj la deltojn de la riveroj Amudarjo kaj Zarafŝon en la teritorioj de la malnova Kazaĥio, Turkmenio kaj Uzbekio, datita al la 6-3-a jarmilo a.K..

La kulturo estis malkovrita kaj unue elfosita en 1939 fare de la Sovetia Horasmia Arkeologia kaj Etnografia Ekspedicio sub gvido de S.P. Tolstoj, kiu unue priskribis ĝin. Ĝi estas nomita laŭ loko de la sama nomo. La Kelteminar-kulturo estis anstataŭita de la Tazabagjab-kulturo.

La Kelteminar-aj homoj praktikadis vagadan ĉasadon, kolektadon kaj fiŝkaptadon. Dum tempopaso, ili adoptis brutobredadon. Kun alveno de la malfrua glacieja varmiĝo, ĝis la Atlantika Fazo de la Post-Glacia Optimumo, mezolitikaj grupoj moviĝis norden en areon de la Ĥissar (6000-4000 a.K.). Tiuj grupoj alportis kun si pafarkon kaj sagon kaj la hundon, elementojn kiujn Kent Flannery nomis " larĝa-spektra revolucio".

Sciencistoj subtenas ke la kelteminar-kulturo rilatas al la kombil-ceramika kulturo kaj apartenas al la finn-ugraj popoloj. La kelteminar-kulturo estas citita kiel argumento kontraŭ ekzisto de hindeŭropa praa patrujo en Centra Azio.

La Kelteminaraj homoj vivis en enormaj domoj (grandeco de 24m x 17m kaj alteco de 10m), kiu gastigis la tutan triban komunumon de proksimume 100-120 personoj. Ili ornamis sin per bidoj el konkoj. Ili fabrikis ŝtonajn hakilojn kaj miniaturajn trapezoidajn silikajn sagpintojn. Por kuirado, ili uzis argilan vazon produktitan sen potista rado.

La Kelteminara ekonomio baziĝis je malnomadaj fiŝkaptado kaj ĉasado.