Kemia evoluado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


kemian evoluadon oni nomigas hipotezon pri la estiĝo de organaj molekuloj el neorganaj molekuloj. Tio okazis en la tempo ekde la ekesto de la Tero antaŭ ĉ. 4,6 miliardoj da jaroj kaj la ekesto de la vivo, antaŭ ĉ. 4,2 ĝis 3,8 miliardoj da jaroj. Laŭ tiu hipotezo el neorganaj molekuloj formiĝis per efikoj de energio organaj kombinaĵoj kaj antaŭvivaj molekuloj, el kiuj povis evoluiĝi unuaj vivantaj estaĵoj.

Kondiĉoj por ekestiĝo de vivo estas moderaj temperaturoj, neekzisto de fortaj elektromagnetaj radioj kaj la ĉeesto de akvo.

Oni eksperimentis kaj povis jam observi la ekeston de kompleksaj molekuloj, kion oni juĝas kiel grandan sukceson. Sed estas longa vojo por klarigi la ekeston de vivo.