Saltu al enhavo

Kemi (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kemijoki)
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero fluanta suden an Botnian golfon. Por samnoma urbo kaj komunumo rigardu la paĝon Kemi. Por proksima kaj similnoma rivero fluanta orienten en Blankan Maron legu la artikolon Kem (rivero).
Kemi
rivero
Bazaj informoj
Longeco 550 km
Fluo
Enfluejo en la riveron norda botnia golfo
Geografio
Landoj Finnlando
Regionoj Finna Laponio
Map
vdr
Kemi-rivero ĉe Muurola, 30 km el Rovaniemi

Kemi (finne "Kemijoki", svede "Kemi älv") estas la plej longa rivero de Finnlando. Ĝia longo estas 550 km. Ĝi fluas el Kemijärvi (lago) tra urboj Kemijärvi kaj Rovaniemi kaj atingas la Botnian golfon ĉe Kemi.

La unua elektrejo estis konstruita en Kemi-rivero en 1946, kaj nuntempe ekzistas 15 akvoelektrejoj. Ili produktis en jaro 2003 entute 4,3 TWh, kio estas ĉ. 34.5% el tuta akvoenergia produktado de Finnlando.