Kiek in de Kök (Talino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kiek in de Kök
Kiek in de Kök2.jpg
Administrado
Retpaĝaro linnamuuseum.ee/kiek-de-kok/ [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo)59.4347524.74125Koordinatoj: 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo) [+]
Situo de Kiek in de Kök
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kiek in de Kök [+]
Information icon.svg
vdr
Kiek in de Kök
Kiek in de Kök

Kiek in de Kök (prononco [KI:K in de Köük], platgermane, en Esperanto "rigardo en la kuirejon") estas malaltgermana nomo, kiun en la eŭropa mezepoko ricevis pluraj gardoturoj de urbaj remparoj, inter alie ankaŭ mezepoka kanona turo en la estonia ĉefurbo Talino, kiu ĝis la nuntempo gardis sian malaltgermanan nomon. Por malgrandigi la riskon de incendioj en la lignaj, trabfakaj konstruaĵoj de la historia urbocentro, se iel la vetero ebligis oni kuiris en grandaj kaldronoj sur fajroj en internaj kortoj de la domoj, kaj de la alta turo eblis vere rigardi en la kaldronojn de la ĉirkaŭaj domoj.

La turo de Talino konstruiĝis en 1475, altas 38 metrojn, havas diametron de 17 metrojn kaj murojn de 3 ĝis 4 metrojn dikajn. Siatempe ĝi estis la plej granda tiuspeca turo en norda Eŭropo.

En la Livonia Milito, parto de la Nordiaj militoj, la turo parte detruiĝis (la poste en la muro enkonstruitaj kanonaj kugloj memorigas pri la damaĝoj), sed post la milito rekonstruita. Nuntempe ĝi estas komplete restaŭrita kaj gastigas parton ed la urba muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]