Kikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kikado
speco de sporto
individua sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Viro kikadas.

Kikado estas sporto kiun inventis Ado Kosk en Estonio dum 1996. En la Estona lingvo, kiik, el kiu venas la nomo de la sporto, signifas 'pendolilon'. La brakoj de kikada pendolilo estas ŝtalaj, kaj ebligas onin pendoli je 360 gradoj super la spindelon de la pendolilo. Ludanto estas fiksita je la piedoj al la fundo de la pendolilo. Ĝi akiras movokvanton pro la lertaj masmovoj de la ludanto kaj la celo estas entute ĉirkaŭiri la spindelon.

Ado Kosk rimarkis ke ju pli longaj la brakoj, des pli malfacile estas ĉirkaŭiri la spindelon. Li do desegnis kaj patentis brakojn kiuj estas plilongigeblaj. En konkurso, ludanto kiu entute ĉirkaŭas la spindelon per la plej longigitaj brakoj estas la venkanto. La aktuala rekordo de brakolongo estas 7,02 metroj, kiun atingis Andrus Aasamäe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]