Ĥilono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kilono el Sparto.

Kilono, citata ankaŭ kiel Kilono el Sparto aŭ, greke, Χίλων o Χείλων o Λακεδαιμόνιος, (Sparto – Pizo de Grekio en la 6-a jarcento) a.K. Fama kiel saĝulo, li grandparte ellaboris la Spartan konstitucion kiun poste oni atribuis al la duonmita Likurgo.

Referencante al lia naskiĝo, Diogeno Laertio informas en sia "Vivo de Kilono” ke Kilono naskiĝis en Sparto el Damageto (Damagetas), kaj ke li jam maljuniĝis dum la 52ª Olimpiado (572 - 569 a.K.), kaj ke li mortis en Pizo de Grekio postbrakuminti sian filon (Kilonon el Patraso) venke sukcesintan en la boksa konkurso en la Olimpio.
Herodoto [1]parolas pri li kiel pri samtempulo de Hipokrato el Ateno, patro de Pisistrato.
Sur lia tombo estus ĉizita la epigramo:

Kronite per lancoj, Sparto generis tiun Kilonon
kiu el la Sep Saĝuloj estis la plej saĝa

Ja, Kilono estis unu el sep saĝuloj de Grekio[2]

Diogeno Laertio sciigas ankaŭ ke Kilono estis elektita Eforo de Sparto, nome levita al plej altaj regoficoj de la ŝtato. Li estis ankaŭ juĝisto kaj membris en la Sparta leĝfanta asembleo.

Al li oni atribuis la meriton de la renverso de la tirana reĝimo de la urbo "Sikiono", kiu poste alianĉiĝis al Sparto. Lia influo estis decida ankaŭ por la izolisma politiko de Sparto kiu enkondukis al la kreiĝo de la Peloponeza ligo de la 6-a jarcento a.K.. Kilono ankaŭ kontribuis politike kaj milite izoli la urbon "Argon", pretigante tiel la kondiĉojn por ke ĝi estu konkerita.

Homo malmultvorta, li subtenis ke mem neniam plenumis ion ajn kontraŭleĝan dum sia vivo, sed ke tamen koncerne tion al li restadas duba epizodo: kiam kiel juĝisto, siaflanke li kondamnis amikon, senfavore aplikante la leĝon, sed konvinkis aliajn juĝistojn lin absolvi, savante tiel kaj la leĝon kaj la animon.

Oni diras ankaŭ ke, diskutante pri la insulo Kitero, mem dezirus ke tiu insulo neniam alestiĝus, aŭ ke la maro ĝin absorbus, antaŭvidante ke ĝi estus estonta la ruino de la Spartanoj. Fakte, okazis ke la eksa reĝo de Sparto, Damarato, ekzilite post lia deoficigo kaj rifuĝinte en Persio, estus konsilinta al la persa reĝo Kserkso, dum la dua persa milito, igis tiun insulon ŝipbazo el kiu ataki la grekan teritorion. Multajn jarojn poste, dum la Poloponeza Milito, Atenanoj, gviditaj de Nicia, konkeris Kiteron, kiun ili uzis kiel apogpunkton por lanĉi kromajn atakojn kontraŭ la spartanojn.

Aforismoj atribuitaj al Kilono

Lia famo de filozofo ŝuldas tute en famaj saĝulaj aforimoj, inter kiuj iuj studuloj al li asignas la faman moton diritan Konu vin mem[3] kiu laŭ aliaj, male, naskiĝus el saĝulo Taleso.

Diogeno Laertio per lia nomo elstarigas la jenajn aforismojn:

  • "Ne malbone parolu pri la forpasintoj" (Τὸν τετελευτηκότα μακάριζε).
  • "Respektu la maljunulojn" (Πρεσβύτερον σέβου).
  • "Preferu la punon ol la malhonestan gajnon; ĉar la unua estas suferiga nur la unuan fojojn, sed la dua suferigas la tutan vivon."
  • "Ne moke ridu pri persono trafinta malfavoron."
  • "Evitu gestadi kiam vi parolas, tio estas indico de stulteco."
  • "Se vi estas forta, vi estu ankaŭ mizerikorda, tiel ke via proksimularo povu vin respekti anstataŭ timi.
  • "Lernu bone mastri en via domo."
  • "Ne konsentu ke via lango venku super via prudento."
  • "Limigu vian koleron."
  • "Ne kontraŭu aŭguradon."
  • "Ne deziru kion ne atingeblan."
  • "Ne tro hastu sur via strato, lernu ŝati la ripozon."
  • "Obeu la leĝojn" (Νόμοις πείθου).
  • ......

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Diogene Laerzio, Vite e dottrine dei più celebri filosofi, Milano, 2005.
  • Lukas Thommen: Sparta. Verfassungs- und Sozialgeschichte einer griechischen Polis. J. B. Metzler, Stuttgart/Weimar 2003, ISBN 3-476-01964-0.

Aliaj projektoj

  • Filozofo Kilono el Sparta en Commons [2]
  • [3] Kilono en hispanlingva Wikisourge

Notoj

  1. Herodotus, i. 59 .
  2. Greklingve: οἱ ἑπτά σοφοί, oi epta sophoi,
  3. Greklingve: Γνῶθι σεαυτόν, gnôthi seautón.