Kindl Festsäle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La aspekto en 2005

Kindl Festsäle (germane: "festsalonoj de bierfarejo Kindl") estis la kongresejo de la 38-a Germana Esperanto-Kongreso, okazinta en junio 1960. La kunvenejo situas en la urbodistrikto Neukölln de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. En la kongresa jaro ĝi apartenis al la okcidenta parto de Berlino, sed esperantistoj el la komuniste administrata orienta parto de la urbo ankoraŭ relative facile povis atingi la kongreson, ĉar la Berlina muro fikse dividanta la du urboparojn konstruiĝis nur pli ol jaron poste, en aŭgusto 1961.