Kingmanrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kingmanrifo - angle Kingman Reef [kinmen ri:f] - estas korala rifo en la Pacifika Oceano kaj apartenas kiel neadministrata teritorio (angle: unincorporated territory) al Usono. Ĝi situas 61 km nordokcidente de Palmiro kaj 1713 km sudokcidente de Honolulu (Havajo). Oficiale ĝi estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie ĝi konsideratas parto de Polinezio.

  • Areo: 1 km².
  • Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.

La rifo havas maksimuman alton de ĉ. 1 metro super meza marnivelo. Ĝi estas inundata dum ĉiu alta tajdo, do ne estas loĝebla, kaj konsistigas danĝeron por la ŝipa trafiko.

Fotita de NASA-satelito
Fotita en oktobro 2003
Situo en ortografia projekcio
Fotita en oktobro 2003