Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Bartolomeo (Dornheim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero.
La ambona altaro.
Eta Bach-memorigloko en la preĝeja korto.
La bela alirejo al la kirka korto.

La Kirko Sankta Bartolomeo (germane: St. Bartholomäi) estas protestanta preĝejo en Dornheim (Turingio) (Hauptstraße nr. 65).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La kirko konstruitis je la komenco de la 12-a jc; partoj de la turo kaj de la okcidenta muro, ĝis nun konservitaj, estas de tiu tempo.

En 1474 oni pligrandigis la kirkon, kiel dokumentas enskribo super la suda portalo. En 1631 detruis incendio la ensemblon kaj la supra etaĝo devis esti novkonstruita. Tiam estiĝis ankaŭ la baroka turospajro.

Pro statikaj problemoj koncerne la turon necesis starigi kampanilon en 1817 (ĉe la iama sakristio). Tra la pordegodomo ĉe la enirejo al la kirko oni havas pitoreskan vidon al la kirka navo, la aliro ĝis la galerio kaj al la kampanilo. Danke al la malalten konstruita ruĝa tegmento kaj la florornamita aliro al la unua galerio la kirko havas apartan belecon eksteran. La tuta ensemblo donas impreson de trankvilo kaj paco.

Geedziĝo de Bach

[redakti | redakti fonton]

En la 17-a de oktobro 1707 edziĝis tie ĉi al sia kuzino Maria Barbara Bach la geniulo Johann Sebastian Bach. Antaŭ la kirko estas busteto de la majstro. La gastoj de la geedziĝo piediris de najbara Arnstadt tra stoplokampoj al Dornheim, dum unu prenis la manon de la alia kaj ĉiuj kantis gajajn kantojn. En 2007 oni solene festis tiun datrevenon.

Diversaj aferoj ene faras la internon ankaŭ alloga:

  • Ĉefaltaro: En la interno troviĝas ambona altaro farita far la kortega skulptisto Christoph Meil el la 1724-a jaro kun figuroj kvazaŭ de natura grandeco de Jesuo kaj Moseo. La supraj virinaj figuroj havas la simbolojn kaliko (fido), kolombo (espero) kaj infano (amo). Sur la pinto estas la okulo de Dio patro (triunuo).
  • Altaroj el ligno: Je la flankoj estas granda kaj malgranda lignoskultpitaj altaroj, kiuj restis el la mezepoka ekipaĵo de la preĝejo. La dekstra parto de la granda detruitis dum la Tridekjara milito.
  • Galerioj: La du galeriojn faris en 17223/24 la ĉarpentistoj Hans-Georg Bleicheroth kaj Christian Andreas Schimpf. Ĉe la norda kaj la suda vandoj estis loĝioj por nobeloj.
  • Epitafo: Menciindas ankoraŭ la belega epitafo de Ritter Christoph von Entzenberg (+1585), kiu montras lin en kiraso de kavaliro, genuantan sur leono; sube estas kasko kaj krucifikso.[1]

Dum restaŭradlaboroj en 1996 oni trovis tomban kelon por ties filo Hans Gunther Entzenberg.

  • Luter-bildo: Sur la unua galerio pendas portreto de Lutero farita de la kortega pentristo Gottfried Wunderlich (1689-1749). Ĝi estis trovita ene de la turo, surŝutite.
  • Vitraloj: En 2009 oni enmetis buntan fenestron faritan de Evelin Körber, sur kiu videblas Sankta Bartolomeo.

Koncertejo kun bona orgeno

[redakti | redakti fonton]

Pro la bonega akustiko ne nur okazas diservoj en la preĝejo sed ankaŭ orgenaj koncertoj (i.a. dum la Bach-festivaloj en marto), kiuj allogas aŭskultantojn el la tuta mondo.

La origino de la granda orgeno estis en la 1-a duono de la 18-a jc (el la kirko en Schöngleina). La orgenkonstrufirmao Schönefeld (Stadtilm) faris orgenon digna por Bach-memorigloko kaj fama koncertejo. Ĝi havas 998 orgenfajfilojn, 18 registrojn kaj 2 manualojn.

  1. Tekstas la enskribo: AN. DOMI 1585 den 11. May uff den obend nach 4 Uhren ist der Gestrenge Edle und Ehrbarste Christoph von Entzenbergk weiland Schwartzburgischer Oberhauptmann, welcher bis zum 74. Jahr der löblichen grafschaft schwarzburg Rath und diener gewesen, sanft entschlafen, dem gott der allmächtige eine fröhliche Auferstehung verleihen wolle. AMEN

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Werner Herrmann: Dorfkirchen in Thüringen, Verlagshaus Thüringen, 1990, ISBN 3-86087-014-9, p. 32/33

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]