Preĝejo Sankta Jozefo (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta fasado de la Jozefo-kirko.
Interno donanta meditadan etoson

La Kirko Sankta Jozefo (germane: St. Josef) estas katolika preĝejo en Ilmenau, Germanujo (Unterpörlitzer Straße nr. 15). Hodiaŭ ĝi apartenas al la komunumo Sankta Elizabeto (Arnstadt).

Katolikoj en Ilmenau[redakti | redakti fonton]

Longtempe la fideluloj sonĝis pri nova, granda kirko: je la komenco la komunumo estis tro malmultnombra, poste mankas la rimedoj financaj. Ankaŭ la politika situacio kontraŭis, ĉar "socialisma urbo ne bezonus kirkon"!

Pro industriigo estis venintaj ĉ. 5000 polaj gastlaboristoj (ofte masonoj) al Ilmenau, el ili la plejmulto de katolika kredkonfeso. Multaj kristanoj sidis dimanĉe dum diservoj en la ŝtuparo antaŭ la kapelo malgraŭ pluraj dimanĉaj diservofertoj.

Nur en la kadro de la Limex-konstruprogramo (farita ankaŭ por havigi valutojn el FRG) la ŝtato favoris konstruon de nova kirko. La unuaj konsultoj fariĝis fare de la arkitekto Lukassek. Kvankam oni planis komenciĝi jam en printempo de 1980, la konstruoj startis nur en 1981. En la 8-a de januaro 1982 oni festis la finkonstruon. Transdonitis la konstruaĵo je la 10-a de decembro 1982; la solena konsekro okazis en la 6-a de novembro de la sekvinta jaro.

La plej grandan parton de la financado faris la t.n. Bonifaco-fondaĵo, sed kontribuis ankaŭ la komunumanoj al starigo de belega, meditaciiga kaj pro harmonio inter pieco kaj moderneco fortimpresa ejo!

Gravaj etapoj el la komunuma historio[redakti | redakti fonton]

  • 26.4.1896: Unua sankta meso por la Ilmenau-anoj post la enkonduko de Reformacio en la salono de gastejo Zum Deutschen Kaiser (la posta Stacidoma hotelo)
  • 10.11.1899: Fondiĝo de la studenta klubo KTV Unitas
  • 1.4.1900: lia pastra moŝto Damian Dangel iĝis la unua daŭre surloka katolika animzorganto por Ilmenau
  • aprilo 1901: permeso konstrui Misian domon kaj eko de la konstrulaboroj
  • 13.10.1901: konsekro de la kapelo; celebratas la unua sankta meso en la nova preĝejeto
  • 1903 - 1943: fondiĝo de diversaj katolikaj societoj; misio-agadoj
  • 30.1.1947: instalo de la monakina stacio
  • 14.9.1964: la provizora paroĥo fariĝas kanonika komunumo
  • 1969: komenciĝas diservoj por polaj gastlaboristoj[1]
  • 1.11.1969: nuligo de la monakinejeto
  • marto 1979 - 6.11.1983: permeso konstrui grandan kirkon; eko de la konstrulaboroj; festo de konstrufino; konsekro
  • aŭtuno 1989: la katolika paroĥejo ĉe Unterpörlitzer-strato ekfamiĝis kiel domo de la demokratio - tie ĉi dum la tagoj de la Turniĝo kunvenas, ofte samtempe, diversaj (novaj) partioj kiel Neues Forum; Demokratischer Aufbruch; Deutsche Soziale Union; la orientgermana, enhave novigita CDU
  • 12.12.1990: malfermo de la unua kristana infanĝardeno en Ilmenau
  • 2001: datreveno 100-jara de la komunuma estiĝo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poloj ekz. laboris masoniste dum la konstruo de la loĝeja zono Stollen.