Preĝejo Sankta Mikaelo (Jena)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirko Sankta Mikaelo (Jena))
Vido de la preĝejo disde Eich-placo

La Preĝejo Sankta Mikaelo (germane: Kirche St. Michael estas evangelia preĝejo en la centro de Jena, Germanio. Ĝi estas la plej granda sakrala konstruaĵo de Jena.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inter la plej altvaloraj artaĵoj de tiu ĉi preĝejo nombriĝas bronza tomboslabo kun la reliefo de Marteno Lutero, kiu estis planita por la tombo en Wittenberg. Ĝi gisitis en 1548/49 en Erfurto, verŝajne laŭ modelo de Lucas Cranach la Maljuna, kaj venis dum la malordo post la Ŝmalkalda milito al Jena, kie ĝi starigitis finfine en 1571 en la urba paroĥa preĝejo. Ĝi estas ankaŭ simbolo por la eklezia ŝanĝo kiun la urbo travivis inter 1522-25 tumulte.

La preĝejo konstruitis inter 1380-1506 kiel unu el la plej malfruaj sed ankaŭ plej grandaj halaj preĝejoj de tuta Turingio. La konstruo de la turo kun ĝia renesanca spajro finiĝis nur en 1556. La preĝejo havis du antaŭulajn konstruaĵojn, unu frumezepokan konstruaĵon el la 11-a jarcento kaj unu grandan halopreĝejon el la romanika epoko. La patronaj rajtoj pri la urba paroĥa preĝejo havis ekde la fino de la 13-a jarcento la cistercianinoj kiuj havis ekde 1301 monakinejon en Jena. Transirejo sub la altarejo unuigis la monakinejan areon (de kiu hodiaŭ ne plu estis spuroj) kun la tombejo antaŭ la preĝejo. La transirejo mem estas unu el la t.n. Sep mirindaĵoj de Jena.

Post la Reformacio[redakti | redakti fonton]

La ne plu bezonataj elementoj (flankaj altaroj, skulpturoj) forigitis post la enkonduko de la t.n. Reformacio kaj la preĝejo iĝis la ĉefa evangelia preĝejo en la urbo. Tiufunkcie ĝis restis spirita centro. En aŭtuno 1989 ĝi estis elirpunkto de la Paca revolucio. En 1945 parto de la preĝejo estis detruita. Ĝis 1956 ĝi rekonstruitis kaj ekde 1990 fariĝis ampleksaj restaŭradlaboroj. Tiam ankaŭ la en 1954 faritaj vitraloj de la loka artisto Fritz Körner de 1954 riparitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 4, 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p. 149-150

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la komunumo