Kitee estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Karelio en Finnlando, proksime al la nuna ŝtata limo de Rusio, malantaŭ kiu situas la orienta parto de la eksa historia finna regiono Karelio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 9 727 loĝantoj sur areo de 1 724 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando.