Kituba lingvo
Aspekto

La kituba lingvo (Munukutuba aŭ munu kutuba) estas kreola lingvo en centra Afriko kaj estas parolata precipe en la Kongo-ŝtatoj (sen Kabindo, la iama Portugala Kongo). Ĝi proksime rilatas al la konga kaj paroliĝas norde kaj oriente de ties lingvoregiono: norde en la Respubliko Kongo (Kongo Brazavila) kaj oriente en la centra parto de la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa). La konga ankoraŭ paroliĝas en vasta parto de norda Angolo, sed la kituba en tiuj partoj de norda Angolo maksimume havas rolon de malplimulta lingvo.