Kjell Lundgren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Malkovritaj asteroidoj: 2
(19302) 1996 TD 1-a de oktobro 1996 kun Lars Kamél
(20146) 1996 SM7 30-a de septembro 1996

Kjell LUNDGREN estas sveda astronomo. Li estas administra helpanto ĉe la Departemento de Fiziko kaj Astronomio de la Universitato de Upsalo[1]

Inter 1997 kaj 2002 li estis disvolvisto de programaroj ĉe Ericsson[2]

Li studis la ruĝajn gigantojn en la Granda Magelana Nubo kaj en la Forna Nano kaj poste laboris kiel inĝeniero ĉe la Observatorio de Upsalo.

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de 2 asteroidoj en 1996 kun Lars Kamél elde la Observatorio de Upsalo.[3]

La asteroido 11934 Lundgren[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]