Klabo estas praa batalilo; peza, dika bastono, tubera kaj pli dika ĉe unu ekstremaĵo, ofte kun ŝton- aŭ metalkapo (okaze de tio, oni parolas pri madzo= metalkapa klabo). Oni uzas ĝin tenante en la mano aŭ forĵetante ĝin.