Klientaj kartoj de fervojaj kompanioj
Diversaj eŭropaj fervojaj kompanioj ofertas al iliaj klientoj diversajn klientajn kartojn. Plej ofte tiuj ĉi kartoj donas al klientoj rabatojn je biletoj.
Aŭstrio[redakti | redakti fonton]
Österreichische Bundesbahnen ofertas al klientoj karton Vorteilscard, kiu donas rabaton 50 %.
Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]
Ĉeĥaj fervojoj ofertas al klientoj karton In-karta. La karto mem ne donas al klientoj rabaton (versio sen ebleco havi rabaton minimume 25 % de biletoj por unuopuloj), sed oni povas decidiĝi, kiun rabaton oni volas havi pere de aplikaĵo (nuntempe estas aplikaĵoj por rabato 25 %, 50 % kaj 100 % (versio kun rabato 100 % ebligas al klientoj senpage vojaĝi ankaŭ en la unua klaso)). En kazo, ke kliento aĉetos aplikaĵon por 3 jaroj, li rajtas havi ankaŭ rabaton RailPlus[1]
Germanio[redakti | redakti fonton]
Deutsche Bahn ofertas al klientoj BahnCard-on en pliaj versioj, ekz. senpaga bahn.bonus-Card, kiu ebligas kolekti poentojn (kiujn oni povas poste uzi por ricevi iujn premiojn) aŭ BahnCard kiel kreditkarto (kun ebleco kolekti poentojn ankaŭ pere de normalaj aĉetadoj en vendejoj).
Slovakio[redakti | redakti fonton]
Železničná spoločnosť Slovensko ofertas al klientoj karton kun nomo KLASIK RAILPLUS[2]. Por homoj kun aĝo sub 26 jaroj ekzistas versio kun nomo JUNIOR RAILPLUS EURO<26[3].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-21. Alirita 2012-02-09.
- ↑ http://www.slovakrail.sk/index.php?id=karta-klasik-railplus
- ↑ http://www.slovakrail.sk/index.php?id=junior-railplus-euro26