Kliniteco (geologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skema ilustraĵo de la parametroj, kiuj difinas la pozicion de „geologia etendaĵo“ en la spaco:
blua = horizonta ebenaĵo kiel kompasrozo, grün = etendaĵo vertikala al la horizonta ebeno laŭlonge de la nordsuda akso,
ruĝa = difinenda etendaĵo, z = strekolinio, Z = strekodirekto, σ = strekangulo, F = klindirekto (en la horizonta ebeno), φ = klinangulo.

Klinitecokliniĝo estas en la geologio unu el la du parametroj, kiuj difinas la orientiĝon de certa geologia etendaĵo en la spaco. La alia parametro estas la strekiteco.

Difino[redakti | redakti fonton]

Je la kliniĝo oni diferencas klinangulon kaj klindirekton. La klinangulo estas la angulo inter la horizonta ebeno kaj la plej kruta linio (fallinio), kiu estas lokebla sur ebeno. La klinangulo do difinas la klinitecon de ebeno. La direkto, en kiun montras la fallinio, projekciita en la horizonta ebeno, estas la klindirekto. Ĝi indikas, en kiun direkton kliniĝas la ebeno kaj staras ĉiam vertikala al la strekiteco. Kune kun la strekodirekto la klinangulo klare difinas la spacan orientiĝon de ajna ebeno.

Indiko kiel „035/20SE“ signifas, ke la klinangulo de geologia etendaĵo havas 20 gradojn kaj ke la klindirekto estas sudoriento. „035“ estas ĉi-ekzemple la valoro de la strekodirekto, kiu nerekte ankaŭ indikas la precizan klindirekton (35 gradoj + 90 gradoj = 125 gradoj).

Horizonta ebeno havas la klinangulon 0, vertikala ebeno havas neniun klindirekton.