Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonveniga ŝildo al Klostronovburgo sur la selo inter Leopoldomonto kaj Kahlenberg

Post la Viena Altaĵo-ŝoseo, konstruata inter 1934 kaj 1936 kaj havas longecon de 14,9 km, estis konstruata inter 1937 kaj 1940 la Klostronovburga Altaĵo-soseo kaj havas longecon de 4 km.

Ĝi ebligas belegajn enrigardojn en la Vienan Arbaron kaj grandiozajn elrigardojn super la Urbon de la Interpopola Kompreniĝo nome Klostronovburgo, germane Klosterneuburg. La Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo komenciĝas en Saksokvartalo de Klostronovburgo Urbo kiel daŭrigo de la Grabmandl-strateto kaj finiĝas ĉe la selo inter Leopoldomonto kaj Kahlenberg. Tie staras bonveniga ŝildo al Klostronovburgo.

Okaze de la 25 jara jubileo en 1965 estis konstruita memorŝtono sub urbestro kaj parlamentano Leopold WEINMAYER. Sur la memorŝtono legeblas: 1940 25 jaroj 1965 – Klostronovburgo Altaĵo-ŝoseo – konstruita sub urbestro kortega konsilisto Vinz. GOLLER – pionir. kolonelo Rud. BLASCHEK – komunuma konsilisto Leop. GRUBER. Iniciatoroj de la memorŝtono estis la Urbokomunumo kaj la Plibeliga Asocio Klostronovburgo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]