Kmera lingvo
La kmera aŭ kamboĝa lingvo estas membro de la mon-kmera grupo de aŭstralazia lingvaro, parolata de ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj en Kamboĝo. La kmera estas parenca al la vjetnama kaj havas kune multajn proprecojn kun la siama, kiel rezulto de jarcentoj de ambaŭdirekta prunteprenado.
La kmera alfabeto devenas de la bramia skribo de antikva Hindio per la skribo palava, kiu estas uzita en suda Hindio kaj Sud-Orienta Azio dum la 5a kaj 6a jarcentoj post Kristo. La plej antikva datita enskribaĵo en la kmera estas el la 611a j. post Kristo.
La kmera alfabeto forte similas al la siama kaj laosa alfabeto, kiuj estas disvolvitaj de ĝi.
Proprecoj:
Aliaj projektoj
Gramatikoj kaj vortaroj de la kmera
En la angla
- Jacob, Judith Margaret, A concise Cambodian-English dictionary / Judith M. Jacob, London [etc.] : Oxford University Press, 1974, XXXIV, 242 paĝoj, Bibliografio.; Literaturregistro. ISBN 0-19-713574-9
En Esperanto
- Sok Bun, Chamroeun; Hok Sreang Hean. Esperanta-kamboĝa vortaro. [Rotterdam]: Universala Esperanto-Asocio, 1976. 148 p. — 20x14 cm. ĉ. 2 600 kapvortoj Esperanto → kamboĝa.
En la franca
- Levi Truffert, Bruno, Dictionnaire de poche français-khmer, khmer-français / Bruno Levi Truffert, Pariso : Librairie You Feng, jaro 2005; 233, 235 paĝoj. Paralela titolo: Kaoono vatchanaanu krom Khmeer- Barang, Barang-Khmeer. ISBN 2-84279-261-0
- Khin, Sok, La grammaire du khmer moderne / Khin Sok, Pariso : Editions You-Feng, 1999, 620 paĝoj. Titola varianto : vè:yyì:e̳ka:(r) phì:e̳sa: khmae(r) Transkripto de Khmer Titolo. ISBN 2-84279-086-3