Kodekso de Aleppo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodekso de Aleppo: 10a-jarcenta Hebrea Biblio kun Masoreta interpunkcio (Joŝua 1:1).

Kodekso de Aleppo estis ĝis ĝia damaĝiĝo (1947) la plej malnova plena manuskripto de la masora hebrea biblio. Ĝi nun enhavas ankoraŭ 295 el la originaj 487 (aliaj fontoj: 480) folioj kaj troviĝas en Jerusalemo en la Israela Muzeo en Relikvokesto de libroj.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj de la kodekso estis skribitaj en ĉ. 920 p.K. ĉe Tiberias (Israelo) fare de skribisto Ŝ'lomo ben Buja'a. La tekston poste kontrolis Aaron ben Moŝe ben Aŝer, vokaligita kaj provizita per masoretaj rimarkoj. Ben Aŝer estis la lasta kaj plej fama membro de la gramatikista familio Ben Aŝer el Tiberias, kiu formis la plej precizan enkadrigon de Masorah kaj tiel la hebrean biblion.

La manuskripto estis rigardata ekde la komenco kiel ekzemplo-dona kodekso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezo de la 11-a jarcento, la kodekson aĉetis la Karea komunumo de Jerusalemo. Iom poste, ĝi iĝis rabaĵo kaj kunportita fare de selĝukoj (1071) aŭ dum la unua krucmilito (1099). La kodekso poste aperis en rabinata sinagogo de Kairo, kie uzis ĝin Moses Maimonides. Posteuloj de Maimonides kunportis ĝin en fino de la 14-a jarcento al Aleppo (Sirio). La komunumo en Aleppo protektis ĝin dum ses jarcentoj, la komunumo malpermesis eĉ ties kompletan filmadon, esploradon. Poste evidentiĝis, ke do ekzistas fotaĵoj pri unuopaj paĝoj, tiel el jaro 1887 kaj 1910.

Dum la progromoj kontraŭ la judoj kaj judaj posedaĵoj en decembro de 1947 en Aleppo, la malnova sinagogo estis brulneniigita kaj la kodekso damaĝiĝis. La precizaj cirkonstancoj de la damaĝiĝo estas ĝis hodiaŭ neklaraj. Judoj de Aleppo asertas, ke la mankantaj paĝoj neniiĝis; aliflanke la restantaj paĝoj ne montras fajran damaĝiĝon (la malhelaj makuloj ĉe la randoj estas fungaj damaĝoj).

Oni kunportis la kodekson en januaro 1958 al Jerusalemo, kie ĝi hodiaŭ troviĝas. Mankintaj paĝoj aperis en 1981, 2007; tiel oni supozas, ke ekzistas pliaj paĝoj, kiujn la membroj de la juda komunumo eltiris kaj kunportis.