Koekelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la komunumoj en la regiono
Bazaj informoj
geografia situo: 50°51'N; 4°19'E Mapo
areo: 1,17 km²
loĝantoj: 18.541 (2004-07-01)
loĝdenso: 15.814 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 1080

Koekelberg (nederlande: [KUK'lberĥ]) estas municipo en Belgio, unu el la 19 municipoj de la Brusela Ĉefurba Regiono.


Tie estas impona baziliko (Nacia Baziliko de la Sankta Koro) kiu estas konstruita inter 1930 kaj 1970 laŭ la projekto de la genta arkitekto Albert Van Huffel.

Partneraj urboj

Kołobrzeg, Pollando La esperantistoj de EDE-PL loĝantaj en Kołobrzeg pretas kunlabori kun esperantistoj de Koekelberg

La Nacia Baziliko de Sankta Koro, en Koekelberg.