Kolektivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kolektivismo estas la morala sinteno, politika filozofio, ideologio, aŭ socia perspektivo kiu emfazas la signifon de grupoj aŭ komunumoj - iliaj identecoj, celoj, rajtoj, rezultoj, ktp. - kaj tendencas analizi temojn en tiuj esprimoj. Kolektivismo estas baza kultura elemento kiu ekzistas kiel la malo de individuismo (laŭ la saman maniero kiel kulturo de alta kunteksto ekzistas kiel la malo de kulturo de malalta kunteksto), kaj en kelkaj kazoj substrekas la prioritaton de grupaj celoj super individuaj celoj kaj la gravecon de kohezio ene de sociaj grupoj.

Kolektivistoj kutime emfazas komunumon, socion, aŭ nacion. Ĝi estas uzita kaj estis uzata kiel elemento en multaj malsamaj kaj diversspecaj reĝimoj kaj politikaj, ekonomiaj kaj instruaj filozofioj laŭlonge de la historio kaj ĉiuj homaj socioj en praktiko enhavas elementojn de kaj individuismo kaj kolektivismo.

Kolektivismo povas esti dividita en horizontalan kolektivismon kaj vertikalan kolektivismon. Horizontala kolektivismo substrekas kolektivan decidiĝon inter relative egalaj individuoj, kaj estas tiel kutime bazita sur malcentralizado. Vertikala kolektivismo estas bazita sur hierarkiaj strukturoj de potenco kaj sur morala kaj sur kultura konformecoj, kaj estas tial bazita sur centraligo. Koopera entrepreno estus ekzemplo de horizontala kolektivismo, dum armea hierarkio volus esti ekzemplo de vertikala kolektivismo.