Kolonjakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolonjakvo (franca lingvo: Eau de Cologne, germana lingvo: Kölnisch Wasser) estas speco de malforta parfumo kiu originale devenis el Kolonjo, Germanio, kaj estas difinita de ĝia norma koncentraĵo de 2-5% esencaj oleoj.